“Esperanto kaj plurlingva estonteco”
Excerpt From
Turka Stelo #63 Marto 2021
Vasil Kadifeli, Ali Çağan Kaya
This material may be protected by copyright.
Enkonduko
Ĉiam ekscitas nin, entuziasmuloj pri lingvoj, eltrovi librojn de konataj aŭtoroj, kiuj temas pri Esperanto. Antaŭ kelkaj tagoj mi tiel entuziasmiĝis, kiam mi rimarkis libron titolitan “Esperanto ve Çokdilli Bir Gelecek” (Esperanto kaj Plurlingva Estonteco) de Umberto Eco en mia loka librovendejo. Mi ĉiam fervoris pri liaj romanoj, sed mi ne sciis, ke li verkis libron sur la temo de Esperanto. Do mi scivolemis, aĉetis, kaj legis la tutan libron dum la sama tago; kaj mi devas agnoski, ke ĝi estis unu el la plej interesaj libroj, kiujn mi iam legis pri konstruitaj lingvoj. Per de tiu ĉi recenzo, mi intencas diskonigi tiun ĉi libron al pli multe da samideanoj.

Recenzo
La libro konsistas el du partoj. La unua parto estas interparolado inter semiotikisto kaj fama verkisto Umberto Eco, kaj du esperantistoj; István Ertl kaj François Lo Jacomo en la jaro 1998 ĉe la Universala Esperanto-Asocio. En tiu ĉi parto, la parolantoj diskutas la estontecon de Esperanto kaj ĝian pozicion inter aliaj lingvoj en epoko, kie komunikado tre rapide voluas kaj ŝanĝiĝas. La originala titolo de la interparolado estas, “L’espéranto et le plurilinguisme de l’avenir” (Esperanto kaj la Plurlingveco de la Estonteco) kaj ĝi senkoste haveblas ĉe retarkivoj en la franca lingvo.
La temoj diskutitaj dum la interparolado estas ĉiaspecaj. Ili temas pli pri sociologio kaj filozofio ol lingvistiko; kiel, la politikoj pri instruado de lingvoj de ŝtatoj, kiel socioj formas lingvojn en la nuntempa mondo, la disiĝo de la lingvoj de la landoj establitaj tiutempe kaj la rolo de Esperanto en ĉio ĉi. La partoj, en kiuj estas menciitaj la gramatikaj trajtoj de Esperanto, konsistigas nur malgrandan parton de la konversacio. Kvankam ekzistas ankaŭ multaj verkoj, kiuj temas pri la lingvaj perspektivoj de Esperanto, ĉi tie la pridiskutita temo estas plejparte pri kiel Esperanto—kiel movado kaj lingvo—povas helpi la homaron plurmaniere disvolviĝi kaj atingi siajn celojn. Tiu ĉi distingas la interparoladon kiel libro de plej multaj aliaj libroj, kiujn mi antaûe legis temante pri Esperanto.
Ĉar Eco ne estas esperantisto mem, (Kvankam li sendube scias multon pri la lingvo, li ne nomas sin esperantisto dum la interparolado) li ofte demandas al Lo Jacomo kaj Ertl pri diversaj lingvaj kaj kulturaj trajtoj de Esperanto tra la interparolado. Indas rimarkigi tion, ke nenio de tiuj demandoj intencas laŭdi aŭ kritiki Esperanton. Vi rimarkos la bonvolon kaj scivolemon en ĉiuj liaj demandoj. Ambaû Lo Jacomo kaj Ertl respondas al ili kaj subtenas iliajn respondojn per ekzemploj, kaj tiel la konversacio daŭras.
La dua parto, “Uluslararası Yardımcı Diller” (Internaciaj Helplingvoj) temas pri la aliaj konstruitaj lingvoj kaj la pozicio de Esperanto inter ili. Tiu ĉi parto estas prunteprenita de libro de Eco titolita “La Ricerca della Lingua Perfetta nella Cultura Europea” (La Serĉo pri la Perfekta Lingvo en Eŭropa Kulturo) kie Eco esprimas malkaŝe la teoriajn kontraŭdirojn al Esperanto kaj aliaj helplingvoj, la limojn kaj malfacilaĵojn de ĉi tiuj lingvoj, kaj la obstaklojn, kiujn ili povas alfronti en la hodiaŭa mondo. Se vi interesiĝas pri lingvistiko aŭ aliaj konstruitaj lingvoj; mi certas, ke vi trovos tiun ĉi parton tre interesan, ĉar ĝi enhavas multe da ekzemploj kaj komparoj de diversaj lingvoj.
Konkludo
Ambaû partoj tre bone montras la eblecon de plurlingva socio en kiu Esperanto estas vaste parolanta, kaj precipe la unua parto multe pensigas la leganton pri la estonteco de Esperanto en reala uzado tra la mondo. Fine, mi invitas ĉiujn esperantistojn legi tiun ĉi libron kaj volas konkludi mian recenzon per la jenaj citaĵoj de Eco:
“La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel propono de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas.”
Umberto Eco
“Mi studis la gramatikon de Esperanto […] kaj mi konstatis ke ĝi estas lingvo konstruita kun inteligenteco kaj kiu havas tre belan historion.”
Umberto Eco
Leave a Reply