Demando, kiu revenas al mi ree kaj ree kaj kiel lingvisto, kaj kiel homo, kiu instruas kaj lernas Esperanton estas tiu ĉi: Kio okazas kiam parolantoj de tute malsamaj lingvaj fonoj renkontiĝas sur neŭtrala tereno? Ne en la angla, ne en kolonia aŭ geopolitike domina lingvo, sed en intence dezajnita, morfologie travidebla, relative simpla sistemo kiel Esperanto.
Tradicie, sociolingvistiko okupas sin pri variado ene de naturaj lingvoj (regionaj akĉentoj, sociaj identecoj, prestiĝaj formoj, ideologioj, ktp. Labov-a Sociolingvistiko) Sed artefarita lingvo ofertas nekutiman esplorŝancon: ĝi minimumigas la konfuzajn variablojn. Neniu grupo “posedas” Esperanton. Neniu komunumo havas indiĝenan prestiĝon. Plej multaj lernantoj renkontas ĝin kiel duan lingvon lernitan ekster institucia premo, kio faras ĝin rimarkinde pura medio por observi interlingvan interferon. Kio speciale fascinas min estas tio, ke Esperanto, malgraŭ sia celo esti neŭtrala, fine fariĝas spegulo de la fonetikaj kaj fonotaktikaj sistemoj, kiujn parolantoj kunportas. Metu turkan, japanan, araban kaj italan parolanton en la saman Esperantan ĉambron, kaj subite vi aŭdos fantomojn de vokalharmonio, mora-tempon, emfatajn konsonantojn aŭ preferon por malfermaj silaboj en lingvo, kiu teorie ne postulas tion.
Alivorte: Esperanto fariĝas laboratoria variablo, ne nur komunikilo.
Pro mia daŭra laboro en socifonetiko, vokalaj formantoj, prosodiaj dinamikoj, morfofonologia prilaborado, kaj lastatempe eĉ pupillometrio, mi pli kaj pli demandas min, ĉu Esperanto povus servi kiel vere utila eksperimenta kadro. Ni pasigas tiom da tempo provante kontroli lingvajn diferencojn en translingvaj studoj, sed ĉi tie troviĝas jam preta sistemo, kiu iel egaligas la kampon: komuna fonologia celo, komuna ortografio, komuna morfologia strukturo, sed parolantoj, kiuj eniras ĝin kun radikale malsamaj artikulaciaj kutimoj.
Do la demando fariĝas: “Ĉu Esperanto permesus al ni izoli la L1-spurojn pli pure ol tradiciaj dua-lingvoj? Kaj se jes, kiel tiuj spuroj manifestiĝus akustike kaj fonotaktike?“
Oni povus imagi studon, en kiu parolantoj el diversaj lingvaj familioj, turka, romanida, semida, ĝermanida, eble ankaŭ japana, legas la saman aron da esperantaj vortoj kaj frazoj. Ni povus mezuri:
- F1–F2-vokalajn distribuciojn, por modeligi kiel ĉiu L1 “tiradas” la esperantajn vokalojn en sian propran akustikan najbarecon.
- Prosodiajn bazliniojn kaj tonaltajn ekskursojn, por vidi kiel intonaciaj kutimoj persistas eĉ sub fiksita akcentregulo.
- Fonotaktikajn riparstrategiojn ĉe konsonantgrupoj permesataj en Esperanto sed malpreferataj en la L1.
- Tempajn kaj ritmajn parametrojn %V, ΔC, elparolan rapidecon por kompreni kiel silab-tempa, stres-tempa kaj mora-tempa strukturo influas alie uniforman L2.
Ĉio tio povus klarigi ne nur la naturon de transdono, sed ankaŭ kiel fonologiaj sistemoj sin esprimas kiam sociaj variabloj estas forprenitaj. Esperanto fariĝas fenestro al la defaŭltaj agordoj de la homa parolaparato.
Kompreneble, eble trovi tiom da esperantistoj por kontribui al tia ĉi esplorado povus esti malfacile. Sed honeste, mi tre interesiĝus iam fari tian esploron. Ĝi situas rekte ĉe la intersekco de ĉio, kion mi jam faras. Fonetiko, kogna prilaborado, translingvaj strukturoj, ktp. sed ĝi ofertas metodikan avantaĝon tre maloftan en sociolingvistiko: neŭtralan lingvan bazlinion.
Se ekzistas loko, kie fonologiaj sistemoj povas “spiri memstare”, libere de prestiĝo, ideologio aŭ denaska normeco, eble tio okazas ĝuste en Esperanto.
Estus nekutima projekto, sed mi forte suspektas, ke ĝi malkaŝus ŝablonojn, kiujn ni ne facile rimarkas aliloke. Kaj eble, por unufoje, Esperanto kontribuus ne nur al komunuma kunteksto, sed al la scienco pri tio, kiel homoj efektive parolas.
Interesa, ĉu ne?


Leave a Reply