La forgesita historio de Esperanto en Türkiye

Kiam Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis Esperanton en 1887, li imagis lingvon kiu povus transiri landlimojn, etnajn dividojn kaj politikajn rivalecojn. Ĝi estis intencita kiel lingvo de neniu denaske, sed de ĉiuj kiel dua lingvo: neŭtrala ilo por internacia komunikado.

Unuavide, Esperanto povas ŝajni ĉefe centreŭropa aŭ orienteŭropa rakonto/historio. Ĝia kreinto naskiĝis en Bjalistoko (kiu tiam estis parto de la Rusia Imperio) kaj la fruaj retoj de la movado estis aparte aktivaj en Eŭropo. Tamen Esperanto atingis ankaŭ la Otomanan Imperion kaj poste Respublikan Turkion. Ĝia historio en Türkiye estas malgranda, disigita kaj parte forgesita, sed ĝi malfermas fascinan fenestron al otomana plurlingveco, istanbula kosmopoliteco, respublika eduka idealismo kaj popola lingva aktivismo kiel multaj aliaj aferoj.

La historio de Esperanto en Türkiye ne estas nur la historio de artefarita lingvo. Ĝi estas ankaŭ la historio de homoj kiuj kredis ke lingvo povus esti pli justa.

Mondlingvo en plurlingva imperio

La malfrua Otomana Imperio estis unu el la plej lingve kompleksaj politikaj spacoj de sia tempo. La turka, araba, armena, greka, ladina, kurda, persa, franca kaj multaj aliaj lingvoj cirkulis tra ĝiaj lernejoj, stratoj, gazetoj, religiaj institucioj kaj burokratio. La Otomana Imperio ne estis unulingva lando.. Ĝi estis mondo de tradukado, perado kaj konstanta lingva intertraktado.

Tial la otomana intereso pri konstruitaj internaciaj lingvoj estas malpli surpriza ol ĝi povus unue ŝajni. En la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento, lingvoj kiel Volapuko kaj Esperanto altiris tutmondan atenton kiel eblaj solvoj al la problemo de internacia komunikado. Otomanaj intelektuloj kaj ĵurnalistoj ankaŭ sekvis tiujn diskutojn. La studo de Sevda Kaman pri konstruitaj lingvoj en la otomana gazetaro montras, ke Volapuko, Esperanto kaj similaj projektoj estis diskutataj en otomana presa kulturo kiel parto de pli vasta tutmonda fascino pri universalaj lingvoj. (dergipark.org.tr)

Do Esperanto venis al la otomana mondo ne simple kiel lingva kuriozaĵo, sed kiel parto de pli granda moderna demando: ĉu la homaro povus desegni lingvon por paco, scienco, komerco kaj interkompreniĝo?

Fakte, kiam oni parolas pri konstruitaj lingvoj en la otomana mondo, necesas memori, ke Esperanto ne estis la unua tia rakonto ligita al tiu geografio. Jam en la deksesa jarcento aperis BâleybelenBaleybelen, ofte priskribata kiel unu el la plej fruaj konataj konstruitaj lingvoj kun propra gramatiko kaj vortaro. Ĝi estas kutime ligata al Muhyî-i Gülşenî, sufiisma intelektulo naskita en Edirne, kaj ĝia strukturo kombinis elementojn el la araba, persa kaj turka lingvoj. Male al Esperanto, kiu estis kreita por internacia komunikado en moderna mondo de nacioj, Bâleybelen apartenis al multe pli mistika, religia kaj esotera medio. Tamen ĝia ekzisto montras ion tre gravan: la ideo konstrui lingvon ne estis tute fremda al la otomana intelekta historio. Kiam Esperanto poste aperis en la otomana gazetaro, ĝi do ne venis al tute senprecedenca mondo, sed al kultura spaco kie la rilato inter lingvo, scio, spiriteco kaj komunumo jam havis longan kaj kompleksan historion. Eble mi skribos alian poston pri Baleybelen ankaŭ.

La unuaj otomanaj spuroj

Unu el la plej gravaj fruaj spuroj de Esperanto en osmanturka presita kulturo estas la verko de A. Fevzi, Esperantoca-Türkçe Kamus (Esperanto-Turko Vortaro) presita en Bagdado en 1907. Tiam Bagdado ankoraŭ estis parto de la Otomana Imperio. La verko laŭdire enhavis mallongan gramatikan parton pri Esperanto, sekvitan de vortaro.

Tiu detalo gravas pro du kialoj. Unue, ĝi montras, ke la frua otomana historio de Esperanto ne limiĝis al Istanbulo. Ĝi apartenis al pli vasta otomana geografio. Due, la ekzisto de turka-Esperanta vortaro en 1907 sugestas, ke Esperanto jam fariĝis sufiĉe videbla por inspiri praktikajn edukajn materialojn.

Alivorte, Esperanto ne estis nur menciata de malproksime. Ĝi estis klarigata, instruata, tradukata kaj adaptata por osmanturkaj legantoj.

Istanbulo, Pera kaj Anakreon Stamatiadis

La unua grava periodo de Esperanto-agado en la hodiaŭa Türkiye estas ofte ligata al Anakreon Stamatiadis, kiu loĝis en Istanbulo inter proksimume 1913 kaj 1925. Laŭ historia resumo de Esperanto Türkiye, Stamatiadis fondis Esperanto-societon en Istanbulo en 1920. La sama raporto diras, ke tiu societo troviĝis en Pera, kaj ke Esperantlingva gazeto estis publikigata tie inter 1921 kaj 1924.

Pera, hodiaŭ ligata al Beyoğlu, estas tre signifa loko. Ĝi estis unu el la plej kosmopolitaj kvartaloj de Istanbulo: plurlingva, multkonfesia kaj internacie ligita. Ambasadejoj, lernejoj, gazetoj, preĝejoj, minoritataj komunumoj, kafejoj kaj intelektaj retoj kune faris el Pera naturan hejmon por internaciiismaj ideoj.

En tiu kunteksto, Esperanto en Istanbulo ne estis izolita ŝatokupo. Ĝi moviĝis tra la samaj urbaj retoj kiuj formis la intelektan vivon de la malfrua Otomana Imperio kaj la frua Respubliko. Ĝi apartenis al urbo kie la greka, armena, turka, franca, ladina, itala kaj multaj aliaj lingvoj jam kunekzistis.

La Esperanta revo pri neŭtrala internacia lingvo certe sonis alimaniere en Istanbulo ol en pli unulingvaj naciismaj medioj. En urbo jam plena je lingvoj, Esperanto ne estis anstataŭaĵo por plurlingveco. Ĝi estis alia respondo al la demando pri kiel homoj el malsamaj lingvaj komunumoj povus renkontiĝi pli egale.

Esperanto kaj la respublika imagaro

Post la fondo de la Respubliko, la historio de Esperanto en Türkiye ekhavis alian tonon. La nova Respubliko profunde zorgis pri lingvo, edukado, alfabetigo kaj moderniĝo. La turka alfabeta reformo de 1928 kaj la pli vasta lingvoreforma movado metis lingvon en la centron de nacia transformiĝo.

Esperanto neniam estis parto de oficiala turka lingvopolitiko. Tamen ĝi allogis kelkajn edukistojn kaj intelektulojn, kiuj vidis ĝin kiel modernan, racian kaj internacian rimedon.

Unu figuro ligita al tiu respublikepoka Esperanto-agado estas Mehmet Hulusi Aydınoğlu. La artikolo de Ülkü Başkaya pri la historio de konstruitaj lingvoj en Türkiye diskutas Hulusi Aydınoğlu kaj lian rondon rilate al la fondo de la Türkiye Esperanto Derneği, kies centro estis en Aydın. La sama studo mencias bibliografiajn referencojn al verkoj de Hulusi Aydınoğlu, inkluzive de Esperanto-turka kaj turka-Esperanta vortaro kaj praktika Esperanto-lernolibro.

Tio estas tre interesa momento en la rakonto. En la otomana periodo, Esperanto aperis ene de plurlingva imperia medio. En la respublika periodo, ĝi pli proksime ligiĝis al instruistoj, lernolibroj, asocioj kaj lingvoedukado..

La promeso de Esperanto bone kongruis kun kelkaj respublikaj idealoj: racia instruado, internacia konscio kaj aliro al moderna scio. Sed ĝi ankaŭ restis ekster la ĉefaj fluoj de ŝtata lingvoplanado. La turka lingvoreformo celis nacian moderniĝon; Esperanto montris al internacia komunikado.

La du projektoj havis komunan intereson pri planita lingvo, sed ili imagis malsamajn komunumojn.

Hayrettin Dural kaj posta popola aktivismo

En la posta dudeka jarcento, Esperanto en Türkiye pluvivis ĉefe per sindonemaj individuoj, ne per grandaj institucioj. Unu el la nomoj ofte ligitaj al tiu periodo estas Hayrettin Dural, emerita kolonelo kaj grava figuro en turkaj Esperanto-rondoj.

Turkaj Esperanto-historioj kaj ĵurnalismaj tekstoj priskribas Dural kiel unu el la homoj kiuj laboris por teni Esperanton videbla en Türkiye per kursoj, publikaĵoj kaj asocia agado. Artikolo de Anadolu Agency el 2014 pri Esperanto en Türkiye prezentas la turkan historion de la lingvo kiel rakonton pri enmigrado, forgesitaj historioj, kultura egaleco kaj pioniraj esperantistoj.

Tiu posta periodo gravas ĉar ĝi montras kiel Esperanto ofte pluvivas: ne per amasa adopto, sed per obstina kontinueco. Kelkaj instruistoj, tradukistoj, vortaristoj, asocianoj kaj entuziasmuloj tenas la lingvon viva tra jardekoj.

Do la turka historio de Esperanto ne estas rakonto pri institucia sukceso. Ĝi estas rakonto pri persisto.

Kial Esperanto restis malgranda en Türkiye?

Esperanto neniam fariĝis amasa lingvo en Türkiye. Tio ne estas unika al Türkiye; tutmonde Esperanto neniam atingis la oficialan internacian rolon, kiun ĝiaj subtenantoj iam esperis. Sed la turka kazo starigas kelkajn interesajn demandojn.

Pluraj faktoroj eble limigis ĝian disvastiĝon.

Unue, la lingva moderniĝo de Türkiye jam havis grandegan internan projekton: la reformon kaj normigon de la turka lingvo mem. Alfabeta reformo, vortproviza reformo, diskutoj pri lingva purigo kaj eduka vastiĝo postulis enorman kulturan energion. Esperanto eble ŝajnis duaranga kompare kun tiuj naciaj prioritatoj.

Due, la prestiĝo de fremdaj lingvoj en Türkiye jam estis ligita al potencaj naturaj lingvoj. En la malfrua otomana periodo kaj frua Respubliko, la franca havis grandegan kulturan gravecon. Poste, la angla fariĝis ĉiam pli domina en scienco, diplomatio, komerco kaj supera edukado. La morala allogo de Esperanto ne povis facile konkuri kun la praktikaj avantaĝoj de la franca aŭ angla.

Trie, Esperanto forte dependis de volontulaj retoj. Kie estis sindonemaj instruistoj kaj organizantoj, la lingvo pluvivis. Kie tiuj homoj malaperis, la movado malfortiĝis.

Fine, la internaciismaj idealoj de Esperanto ne ĉiam komforte kongruis kun epoko de naciŝtatoj. La dudeka jarcento ne estis aparte favora al movadoj kiuj imagis identecojn trans la nacio. Esperanto pluvivis, sed ofte ĉe la randoj.

Tio estis aparte vera en Türkiye post la bedaŭrinda militista puĉo de 1980. La ŝtato ne nur favoris la turkan kiel komunan nacian lingvon, sed ankaŭ aktive limigis kaj subpremis la publikan uzon de aliaj lingvoj, precipe la kurda. En 1983, ekzemple, Leĝo n-ro 2932 malpermesis esprimi, disvastigi aŭ publikigi pensojn en lingvoj kiuj ne estis la unuaj oficialaj lingvoj de ŝtatoj agnoskitaj de Türkiye; praktike, tio ĉefe celis la kurdan, eĉ se la leĝo ne nomis ĝin direkte. Tiu leĝo restis valida ĝis 1991. En tia politika klimato, kie eĉ denaskaj lingvoj de civitanoj povis esti traktataj kiel minaco al nacia unueco, estis tre malfacile por internaciisma lingva projekto kiel Esperanto trovi pli vastan publikan spacon. La afero ne estis nur manko de intereso pri Esperanto; ĝi estis ankaŭ pli ĝenerala atmosfero, en kiu lingva diverseco mem ofte estis suspektata.

La interreta epoko kaj novaj klopodoj

Hodiaŭ, Esperanto en Türkiye ŝajnas ekzisti ĉefe per neformalaj retoj, retaj platformoj, individuaj lernantoj kaj malgrandaj komunumoj, pli ol per granda nacia institucio. Tio kongruas kun la tutmonda formo de Esperanto en la interreta epoko. La lingvo trovis novan vivon per retaj kursoj, forumoj, sociaj retoj, ciferecaj vortaroj kaj internaciaj renkontiĝoj.

Tio ne signifas, ke Esperanto fariĝis ĉeftendenca. Ĝi ne fariĝis tia. Sed la interreto ŝanĝis la skalon de aliro. Lernanto en Türkiye ne plu bezonas lokan kurson, presitan lernolibron aŭ proksiman asocion por komenci lerni Esperanton. Oni povas eniri la lingvon per Duolingo, Lernu, Telegram-grupoj, YouTube, retaj vortaroj aŭ internaciaj Esperanto-komunumoj.

Tamen estus maljuste prezenti la nuntempan historion de Esperanto en Türkiye nur kiel interretan aŭ individuan fenomenon. Ankaŭ en la lastaj jaroj ekzistis gravaj klopodoj por vivteni kaj videbligi la lingvon. Inter tiuj klopodoj troviĝas la revuo Turka Stelo, kiu donis spacon al esperantlingvaj tekstoj, tradukoj, recenzoj kaj kultura agado. Tiaj iniciatoj gravas, ĉar ili montras ke Esperanto ne estas nur lernata kiel lingva ekzerco; ĝi ankaŭ estas uzata por pensi, verki, traduki kaj partopreni en kultura vivo.

Alia esperiga ekzemplo estas la lastatempe fondita Esperanto-Komunumo ĉe Galatasaray-Universitato. En universitata medio, tia komunumo havas apartan signifon. Ĝi memorigas nin, ke Esperanto ankoraŭ povas allogi junajn homojn, studentojn, esploristojn kaj lingvoamantojn, kiuj serĉas alian manieron pensi pri internacia komunikado. En lando kie lingvoj ĉiam portis historian, politikan kaj kulturan pezon, eĉ malgranda studenta komunumo povas esti grava signo de daŭra intereso.

Tiusence Esperanto revenas al unu el siaj originaj promesoj: rekta kontakto inter homoj kiuj alie eble neniam renkontiĝus!

Kion Esperanto montras pri Türkiye?

La historio de Esperanto en Türkiye facile pretervidiĝas, ĉar ĝi staras inter pli grandaj rakontoj. Ĝi ne estas centra al otomana historio. Ĝi ne estas centra al respublika lingvoreformo. Ĝi ne estas centra al la historio de turka edukado. Sed ĝuste ĉar ĝi estas marĝena, ĝi montras ion valoran.

Ĝi montras, ke la lingva historio de Türkiye neniam temis nur pri la turka. Ĝi temis ankaŭ pri tradukado, plurlingveco, minoritataj komunumoj, fremdaj lingvoj, internaciismo kaj revoj pri lingva justeco.

Esperanto eniris la otomanan mondon tra la samaj vojoj kiuj portis aliajn modernajn ideojn: presa kulturo, vortaroj, reformema scivolemo kaj kosmopolitaj retoj. En Istanbulo, ĝi trovis lokon en la plurlingva medio de Pera. En la Respubliko, ĝi allogis instruistojn kaj idealistojn. Poste, ĝi pluvivis per la laboro de sindonemaj entuziasmuloj. Kaj hodiaŭ, ĝi ankoraŭ trovas novajn formojn: en retaj komunumoj, en revuoj kiel Verda Stelo, en universitataj rondoj, kaj en la amikecoj inter homoj kiuj renkontiĝas pro komuna amo al lingvoj.

Esperanto neniam fariĝis la mondlingvo kiun ĝiaj subtenantoj imagis. Sed ĝia historio en Türkiye restas rakontinda, ĉar ĝi konservas alian specon de lingva imago.

Ĝi demandas ion, kio ankoraŭ gravas:

Kia aspektus komunikado, se neniu nacio posedus la lingvon de internacia interŝanĝo?

Mi volas fini ĉi tiun tekston per danko. Dum mia propra vojo en Esperantujo, multaj homoj helpis min, kuraĝigis min kaj montris al mi ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ komunumo. Mi aparte dankas tiujn, kiuj dividis kun mi siajn sciojn, tekstojn, konsilojn kaj spertojn pri la historio de Esperanto en Türkiye. Sen ilia malavareco, ĉi tiu rakonto estus multe pli malriĉa.

Kaj eble ĝuste tio estas la plej bela parto de Esperanto: malantaŭ la gramatiko, la vortaroj, la revuoj kaj la historiaj notoj, ĉiam troviĝas homoj. Homoj kiuj skribas, instruas, tradukas, organizas, demandas, respondas kaj helpas unu la alian.

Pro tio, la historio de Esperanto en Türkiye ne estas nur historio de lingvo. Ĝi estas historio de renkontiĝoj.

Referencoj kaj pluaj legaĵoj

Kaman, Sevda. “Osmanlı Matbuatında Yapma Diller.” Türkiyat Mecmuası, 2022.
Başkaya, Ülkü. “Yapay Dillerin Türkiye’deki Tarihine Kısa Bir Bakış.”
Esperanto Türkiye. “Türkiye Esperanto Hareketinin Kısa Hikayesi / Mallonga rakonto de la Turka Esperanto Movado.”
Anadolu Agency. “The language of hope: Esperanto in Turkey.” 2014.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *